Thursday, October 25, 2007

"Mond"-Serio de Basbalo

Jam la pasintan vesperon komencigxis la "Monda Serio," la cxampioniga turniro de usona basbalo. Cxijare partoprenas la "Rockies" de Kolarado kaj la "Red Sox" de Bostono. Mi subtenas la Rokulojn, sed jam venkis en la unuan ludon la Rugx-Sxtrumpulojn. Kaj ili venkis per granda poent-diferenco (13-1). Tiu du teamoj ludos denove cxi-vespere... Mi esperas, ke la Rokuloj ludos plibone!

Dauxras luktado

Linjo kaj mi dauxras niajn sesiojn kun Art, kaj almenaux laux mi, ni progresadas. Ambaux ni scias, ke financaj bezonoj postulas, ke ni restu kunaj solvante niajn problemojn. La celo de la konsilado estu ke ni restos kunaj cxar ni VOLAS esti kunaj! Mi estas pli esperoplena ol mi estis antaux kvar semajnoj.

Tuesday, October 02, 2007

sentitole

Krome de l' disfaligo de mia geedzigxo, okazas jam multaj aliaj aferoj en la mondo.. Mi bone komprenas, ke miaj personaj malfacilajxoj estas kompare tiom etaj kiom sableroj ene la tutajxo de l' Ekzistado. Tamen al MI, ili ankoraux suficxe gravas! Dio donu al mi suficxan gracon ke mi komprenu finfine Lian Volon. Mi fidas, ke troveblas en tiu Volo la vera fino de la cxi-afero.

Monday, October 01, 2007

malfacilajxoj

Mi sentas bezonon mencii, ke la geedzigxo de Linjo kaj mi estas preskaux je gxi fino. Jam de longe ni emocie apartigxis. Ene de la pasintaj semajnoj, la aparteco farigxis pli malfermita kaj ni tion frontis. Cxi lastan merkredon ni kune vizitis konsiliston kiu donis al ni du horojn de sia tempo. Cxi venontan merkredon ni denove vizitos lin por dua sesio. Mi estas preta dauxrigi la sesiojn kun Art (tiel nomigxas la konsilisto). Li estas bonkora, humila, kaj sincera helpanto....se iu povas helpi nin, tiu estas Art.

Mi solene promesas skribi pli!