Monday, January 29, 2007

Hazarda Penseto

Unu problemo kun cxi tiu blogo estas la malfacileco enigi posxtojn. Ekde la tempo kiam ideo elsaltas de mia menso gxis kiam mi povas malfermi cxi tiun blogopagxon, mi jam forgesis tion kion mi intencis prikomentarii.

Mi lastatempe trovis retpagxojn kiuj ofertas Esperant-lingvajn muzikajxojn. Mi surprizigxas, ke mi fakte sxatas multe de la kantoj kiujn mi estas auxdinta. Aparte allogaj estas la kanzonoj de Kajto kaj Merlino... Pere de l' muziko, mi jam trovas novan metodon vivadi la Vivon Esperantistan. Dank` al Dio pro la nova beno!!

Sunday, January 28, 2007

Timoplena frauxlo

Mia edzino forvojagxis hierauxe por cxeesti profesian medicinan konferencon en Kolorado. Sxi vojagxo tien ne estis senkonsekvenca. Evidentas, ke sxi perdis sian valizon kio enhavis cxiujn sian posedajxojn. Representantino de la flugkompanio telefonis min cxi-lastan posttagmezon por sciigi min ke Linjo jam perdis sian valizon. Ene de la valizo estas la posxtelefono per kiu sxi planis telefoni min kiam sxi estas sekure en Kolorado.

Mi konfesas, ke mi panikis kiam mi ne povis konstati kie estas mia edzino. Mi panikis imagante ke sxi estis aux vundita, aux forkaptita...aux propravole forfugxinta de mi mem!

Estis kontentige kiam sxi finfine telefonis dirante, ke sxi ja jam atingis sian vojagxcelon. Sxi estas sekura en hotelocxambro je Snowmass, CO.

Tuesday, January 23, 2007

Jam Sercxas Ni Novan Prezidanton

Post malpli ol du jaroj, ni usonanoj havos novan prezidanton. Dank' al Dio por tio!! Cxi nuna sxtatestro estas fiaska stultulo kiu, se ni bonsxancos, eble ne tute detruos la sxtaton kiun li "estras." Oni mallongigas la nomon, George W. Bush, kiel "Dubya." Tion mi esperantigis kiel Dubjo. (Rimarku, ke la vortradiko estas 'dub') Kia fiulo estas li! Evidente, li cxiunokte surgenuigxas kaj pregxpetas al Dio, "Kiujn bombus Jesuo?"

Cxi tiun vesperon nia Fiulo liveros sian "Stat' de la Unio" paroladon. Li sendube reje mensogos pri la bezonoj invadi Irakon, kaj lauxdos la laborojn de niaj soldatoj tie. Neniu kredas lin...neniu jam delonge kredis Dubjon kiam li parolas pri Irako, pri teroristoj gxenerale, aux pri io ajn. Ni usonanoj estas jam preskaux tute konvinkitaj, ke Dubjo estas mensoganto sendepende de ties temo! Ju pli paroladas li, despli auxdas ni mensogojn.

Multaj politikistoj jam kandidatigxas por la balotado de 2008. Vere abundas kandidatoj trans la tuta politika spektrumo. Cxiu vocxdonu, kaj cxiu vocxdono estu enkalkulata!

Tuesday, January 16, 2007

Je la Bordo

Mi jxus legis novajx-komentarion kiu havis kaplinion dirantan "Christ at the border" [Kristo je la landlimo]. Tio igis min pripensi cxu Jesuo Kristo fakte ecx vidas niajn hom-kreitajn landlimojn. Mi kredas je Kristo kiu oferis sin mem por savi la tutan homaron sen konsidero de ties naciecoj. Landlimoj servas nur por dividi la gefiloj de Dio (la diidoj?) Tute male, Kristo estas ligilo inter Kreinto kaj Kreitaj. Kristo esperis, ke ni cxiuj estigxu Unu. Tion ankaux esperis Zamenhof kiam li donis al ni Esperanton. Li deziris, ke la tuta homaro unuigxu per komuna lingvo por plibonigi la sxancon ke la popoloj kunvivu en paco.

Ne volas mi pretendi, ke Zamenhof egalas al Kristo en ia teologia senco, tamen pli malpli egalas la unuigaj fortoj kaj de religio kaj de lingvo.

Thursday, January 04, 2007

Sxangxo en Vasxingtono

Estas grave bona tago en Usono. Hodiaux je la tagmezo cxesigxos la mortopremo de la Respublikanoj en nia Kongreso! Mi ne povas promesi, ke la Demokratianoj estos pli sagxaj ol la Resp-oj, sed mi garantias, ke ili estas pli honestaj kaj pli dedicxitaj al la bezonoj de la ordinaraj usonanoj. Kaj ili postulos al la Busxa Administracio, ke tiu agu laux la volo de la popolo!

Dio helpu cxi tiun mondon!!!