Thursday, September 29, 2005

Kurtaj Observajxoj

Mirigas min la korupteco de nia nuna registaro. La Administrado Busxa kaj la tuta estrado de la Respublikanoj estas apopleksige fia. Ili estas koruptaj mensoguloj kiuj volas nur ricxigi siajn amikojn (samtempe ricxigante sin mem). Ne zorgas ili pri la ordinaraj homoj. Ne zorgas ili pri la vero. Zorgas ili nur pri tio kio pliricxigas kaj plipotencigas sin. Oni nomis cxi tiun registaron la Kulturo de Korupteco, kaj ja prave oni tiel nomis ilin.

Jen mia solena promeso: mi neniam vocxdonos favore al iu kiu aprobis la kandidatecon de G.W.Busxo! Mi prefere subtenus la Demokatajn socialistojn ol vocxdoni por fasxistaj Respublikanoj!! Cxefe mi bedauxras, ke ne ekzistas tauxga alternativo al tiuj du tendencoj.

Wednesday, September 28, 2005

Malfacilajxoj

Mi renkontis malfacilajxojn kiam mi klopodis reeniri mian blogon. Montrigxas, ke mi estas malbona teknikisto rilate al la komputero. Estas nenio urgxe aldoninda al mia rakonto cxi tie, tamen mi volas utiligi cxiajn rimedojn por skribi E-e.

Hodiaux mi ricevis la plejlastan numeron de "esperanto," la oficiala organo de UEA. En tio estas raportoj pri la jxus okazinta UK en Vilno, Litovujo. Ankoraux mi devas nur revi pri partoprenado en UK....la venonta okazos en Florenco, Italujo, kaj mi ja revEGas partopreni gxin! Malgraux miaj revoj, mi ne scias kiel mi sxparos suficxe da mono por vojagxi tien. Mia revo resto tiel...nur revo:(

Cxi venontan monaton mi ja vojagxos al la sxtato Nova Jorko. Tie mi vizitos miajn malnovajn amikojn, Linda kaj H.L. Wilson, okaze de la sacerdotigo de Linda. Mi ne estas vidinta ilin dum la pasintaj dudek jaroj, do mi ege anticipas la renkontigxon.

Jam estas tempo iri al la spicisto....ni devas prepari la vespermangxon. Mi esperas, ke mi sekvantfoje facile eniros la blogon por aldoni miajn novajn Hazardajn Pensojn.

Thursday, September 08, 2005

Jam tro longe...

Jam tro longe mi neglektis cxi tiun eblecon utiligi mian karan lingvon. Multo okazis ekde mia lasta skribado.

Estas jam septembro, sed dum la auxgusta varmeco ni libertempis en Pigeon Forge (Kolomba Forgxejo) en la apud sxtato Tenesio. Tie ni gxuis tutan semajnon da senstrecxeco kune kun niaj amikoj Chris kaj Beth Oates kaj kun ties filino, Allison. Poste dum la semajno, kaj miaj patrino kaj sxia amikino, Nancy, renkontigxis kun ni kaj restis cxe ni la lastajn du noktojn.

Je la mateno kiam ni foriris por nia libertempo, ni venigis du el niaj dombestoj al la bestokuracisto por ke ili estu "endormigitaj." Tiuj estis nia kara hundo, Sadie, kaj niaj fidela kato, Charlie. Ili ambaux estis maljunaj kaj estis longtempe suferantaj pro diversaj kauxzoj. Do, la ferio komencigxis kun sento de tristo.

Du tagojn post nia foriro mi eksciis de Adamo kaj Sterlingo (kiuj restis hejme) ke, mia propra hundo, Bart, ne etis trovebla. Mi jam sciis, ke Bart estis maljuna kaj malbonsana. Do, ne surprizigxis mi kiam mi konstatis ke li foriris por morti. Bart-on mi havis proks. 13 jarojn, do mi estas kompreneble malgaja, sed li fakte havis bonan hundovivon, kaj mi tute respektas lian decidon malaperi lastmomente por havi al si kvietan trapason al la hunda paradiso.