Monday, December 08, 2008

Kia Jaro!


Mi ja devas deklari, ke cxi tiu jaro 2008 estas sxajne la plej mizera de mia vivo. Estis suficxe malbone ke mia patrino enhospitaligxis kaj tie finfine mortis dum la printempo, sed plue, mia dekkvinjara rilato kun mia edzino ankaux finfine finigxis post multjara kadukigxado.

La patrino eniris la hospitalon por "rutina" kor-kirurgio. Kelkajn tagojn poste, sxi kolapsis en sia cxambro kaj estis savita nur post tuta horo da KPR. Mirakle, sxi travivis tiom da revivigado. La fino tamen jam komencigxis. Sxiaj renoj suferis neripareblan damagxon, kaj ankaux la intestinoj malsanigxis pro la dumtempa manko da oksigeno. Sxi mortis la 23-an de junio, 2008.

Ankaux mortis cxi jare mia geedzigxo. Linjo kaj mi apartigxis spirite antaux kelkaj jaroj. Cxi laste, ni fakte nur kolerigas unu la alian. Mi translokigis min en apartamenton ne malproksime al la domo. Mi gxojas, ke mi povis trovi logxlokon en Blovanta Roko. Mi estas nur du mejlojn for de la knaboj kaj mi estas preskaux en la malantauxa korto de ilia lernejo! Fakte, mi anitcipas viziton de ili post kiam la lernejotago finigxas.