tag:blogger.com,1999:blog-130514112024-03-12T21:49:43.880-04:00Hazardaj PensojIzolita esperantisto sercxas lokon por utiligi la Karan Lingvon kiun li amas.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.comBlogger50125tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-34783295264260637952008-12-08T10:56:00.002-05:002008-12-08T12:34:59.160-05:00Kia Jaro!
Mi ja devas deklari, ke cxi tiu jaro 2008 estas sxajne la plej mizera de mia vivo. Estis suficxe malbone ke mia patrino enhospitaligxis kaj tie finfine mortis dum la printempo, sed plue, mia dekkvinjara rilato kun mia edzino ankaux finfine finigxis post multjara kadukigxado.

La patrino eniris la hospitalon por "rutina" kor-kirurgio. Kelkajn tagojn poste, sxi kolapsis en sia cxambro kaj estis savita nur post tuta horo da KPR. Mirakle, sxi travivis tiom da revivigado. La fino tamen jam komencigxis. Sxiaj renoj suferis neripareblan damagxon, kaj ankaux la intestinoj malsanigxis pro la dumtempa manko da oksigeno. Sxi mortis la 23-an de junio, 2008.

Ankaux mortis cxi jare mia geedzigxo. Linjo kaj mi apartigxis spirite antaux kelkaj jaroj. Cxi laste, ni fakte nur kolerigas unu la alian. Mi translokigis min en apartamenton ne malproksime al la domo. Mi gxojas, ke mi povis trovi logxlokon en Blovanta Roko. Mi estas nur du mejlojn for de la knaboj kaj mi estas preskaux en la malantauxa korto de ilia lernejo! Fakte, mi anitcipas viziton de ili post kiam la lernejotago finigxas.
Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com7tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-57185400476651489022008-02-04T09:29:00.000-05:002008-02-04T10:24:16.121-05:00"Grandega Mardo"Morgaux estos gravega tago en la politika historio de Usono. Tiam okazos balotadoj en dudek du usonaj sxtatoj por determini la por-prezidentajn nomitojn de niaj du cxefaj partioj. Ekde mia juneco fascinas min politakaj aferoj, aparte tiuj rilatantaj la Prezidenton de la Unuigxintaj Sxtatoj. Exc knabagxe, mi koletkis fotojn de la pasintaj prezidentoj kaj legis biografiajxetojn pri ili. Mia patrino rakontis al mi, ke dum la balotado de 1956 mi rimarkis, ke "I like Ike, Mamaw likes Stevenson." ["Preferas mi "Ike" (kromnomo de Eisenhower), dum Avinjo preferas Stevenson-n."] Tiam mi estis malpli ol tri jaragxa. Ecx tiam, aferoj politikaj interesis min!

Cxi jare, la balotado estas aparte interesa cxar ni preskaux certe faros histori-rompantan decidon. Eblas, ke ni prezidentigos aux la unuan virinon, aux la unuan negrahauxtulon, aux la unuan discxiplo de la mormona religio. Iakaze, komencigxos nova epoko...finigxos la epoko de BUSH!!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-65890151410891805662008-01-03T11:01:00.000-05:002008-02-04T10:34:05.975-05:00Jen 2008Bonvenon al la nova jaro 2008! Gxia komenco enkondukas la finon de George Bush, la fi-Prezidento de nia amata respubliko. Jam komencigxas la lasta jaro de ties mis-estrecado!! Dank' al Dio, ke ni postvivos la eksterdube plej malbonan prezidenton en la tuta historio usona.

Inter la nunaj kandidatoj esti la sekva Prezidento, mi ne havas propran favoritan, sed mi tute certas, ke ecx la plej stulta el ili plibone prezidentos ol Bush!

La civitanoj usonaj ege eraris je la balotadoj en 2000 kaj 2004. Dio pardonu nin pro tio! Cxifoje, ni estu pli respondecemaj. Cxifoje, ni taksu nian respondecon altega, kaj ni faru la justan decidon por la bono de la tuta mondo!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-28625306611139818222007-12-15T10:48:00.000-05:002007-12-15T10:58:28.608-05:00Honore al LudovikoJam denove estas Zamenhofa Tago memore al la naskigxo de nia lingva Majstro. Mi esperas, ke cxiuj samideanoj sxparos kelkajn minutojn por memori la spiriton de Zamenhof kaj danki al Dio pro tiu profunda animo. Tiun dankemon ni cxiuj portu enkore dum la venonta jaro, tiel plibonigante la mondon!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-73356795927178182232007-11-29T11:15:00.000-05:002008-02-04T10:32:35.421-05:00Strecxigaj SemajnojInter Linjo kaj mi jam okazis malbonaj semajnoj. La problemoj inter sxi kaj mi finfine eruptis antaux du monatoj, jen do la (kulpigita) kialo por mi neglektado de cxi tiu blogo. Tamen ni kune dauxras niajn vizitojn al la "edz-konsiliston" en la apuda sxtato, Tenesio. La veturo al tiu loko tenesia postulas pli ol unu horo, tamen la beleco apudvojagxa multe rekompensas la veturon. Hieraux estis aparte bela tago...la cxielo estis sennuba kaj moderis la temperaturo. Pli ol cxio ajn helpis, ke Linjo kaj mi havis bonan matenon antaux ol ni vojagxis al TN. Ni dauxrigis nian honestan interrilatadon kaj jam atingis kelkajn interkonsentojn antaux ol ni vizitis la konsiliston.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-8586270090560265562007-11-06T11:41:00.000-05:002007-11-06T11:55:50.232-05:00Kiun Religion?Antaux kelkaj tago rigardis televidion Veslio kaj mi. Ekaperis tie evangelia kxoruso vestita per koloroplenaj roboj. Ili kantis kaj ritme braksvingis, kaj Veslio vidinte tion demandis al mi, "Kio estas ilia problemo?" Mi respondis, ke "Ili havas Religion." Li iomete rerigardis al la telvidaparato kaj poste demandis, "Kiu religio estas nia?" Tiu demando frapis min je la kapoflanko cxar mi ne havis jam preparitan respondon por li. Mi nur balbultis ion pri gxenerala kredo pri Dio. Mi demandis al Veslio, "Cxu vi kredas, ke ekzistas Dio?" Li respondis jese. Mi diris, ke mi same kredas je Dio, sed post tiu baza fakto, mi ne povas (aux emas) aldoni multon pli. Jen mia baza teologio: Cxu vi kredas je Dio? Jes! Cxu vi povas ekspliki pri tio? Ne!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-60329110750003739002007-11-06T10:03:00.000-05:002007-11-06T11:26:52.784-05:00Mi ne forgesas...Mi estas skribema gxuste nun, do estas ideala tempo aldoni al cxi tiu malofte vizitita blogo. Kial mi estas skribema? Mi ne scias, tamen eble temas pri la fakto ke mi liberas de la hospitalo hodiaux, do mi povas distri min per skribado cxi tie. Ne forgesas mi Esperanton! La lingvo estas vera cxiutaga parto de mia vivo. Se mi ne legas gxin je la Reto, mi estas leganta gazetojn aux novajxleterojn esperantajn, aux almenaux babilanta al mi mem!

Morgaux estas la naskigxtago de mia filo, Veslio. Li jam dek du jarigxos! Mi apenaux povas kredi, ke li, mia unuanaskita filo, jam tiom agxas! Estas mirakle kiel LI povas pliagxigxi dum MI mem restas same juna... Li estas ja bona (tamen ne perfekta!) filo kiu, kune kun sia plijuna frato, Ethano, estas (laux mi) la Kialo de mia ekzistado je cxi tio Tero.

Mi preskaux skribis iomete pri la situacio inter mi kaj Linjo, sed mi decidis ne priskribi tion gxuste nun. La afero restas problemeca, sed nenio nova raportendas.

Esperanto estas lingvo uzata en ecx la plej foraj anguloj de la mondo, kaj mi tute ne scias tiujn, kiuj legas cxi tiun blogon. Mi dankas tiujn, kiuj jam lasis komentojn, kaj mi invitas al cxiuj legantoj lasi cxi tie siajn proprajn benojn aux blasfemojn. Miaj intersoj inkluzivas religio kaj politiko (de la nivelo nacia gxis la vilagxa). Mi estas vera liberpensulo, do sentu vin ankaux liberaj lasi viajn proprajn opiniojn ecx heretikajn!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-34206014776316533422007-10-25T11:57:00.000-04:002007-10-25T12:11:40.646-04:00"Mond"-Serio de BasbaloJam la pasintan vesperon komencigxis la "Monda Serio," la cxampioniga turniro de usona basbalo. Cxijare partoprenas la "Rockies" de Kolarado kaj la "Red Sox" de Bostono. Mi subtenas la Rokulojn, sed jam venkis en la unuan ludon la Rugx-Sxtrumpulojn. Kaj ili venkis per granda poent-diferenco (13-1). Tiu du teamoj ludos denove cxi-vespere... Mi esperas, ke la Rokuloj ludos plibone!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-36638167797389632572007-10-25T11:28:00.000-04:002007-10-25T11:28:47.974-04:00Dauxras luktadoLinjo kaj mi dauxras niajn sesiojn kun Art, kaj almenaux laux mi, ni progresadas. Ambaux ni scias, ke financaj bezonoj postulas, ke ni restu kunaj solvante niajn problemojn. La celo de la konsilado estu ke ni restos kunaj cxar ni VOLAS esti kunaj! Mi estas pli esperoplena ol mi estis antaux kvar semajnoj.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-25261245428812058222007-10-02T11:43:00.000-04:002007-10-25T11:57:00.434-04:00sentitoleKrome de l' disfaligo de mia geedzigxo, okazas jam multaj aliaj aferoj en la mondo.. Mi bone komprenas, ke miaj personaj malfacilajxoj estas kompare tiom etaj kiom sableroj ene la tutajxo de l' Ekzistado. Tamen al MI, ili ankoraux suficxe gravas! Dio donu al mi suficxan gracon ke mi komprenu finfine Lian Volon. Mi fidas, ke troveblas en tiu Volo la vera fino de la cxi-afero.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-58566357327044413092007-10-01T13:38:00.000-04:002007-10-01T13:50:44.951-04:00malfacilajxojMi sentas bezonon mencii, ke la geedzigxo de Linjo kaj mi estas preskaux je gxi fino. Jam de longe ni emocie apartigxis. Ene de la pasintaj semajnoj, la aparteco farigxis pli malfermita kaj ni tion frontis. Cxi lastan merkredon ni kune vizitis konsiliston kiu donis al ni du horojn de sia tempo. Cxi venontan merkredon ni denove vizitos lin por dua sesio. Mi estas preta dauxrigi la sesiojn kun Art (tiel nomigxas la konsilisto). Li estas bonkora, humila, kaj sincera helpanto....se iu povas helpi nin, tiu estas Art.

Mi solene promesas skribi pli!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-65097396894228333272007-07-12T10:39:00.000-04:002007-07-12T11:43:42.575-04:00Cxu devas?Cxu oni devas oferi sin al sia patrolando? al sia registaro? Kia estas la diferenco inter la "lando" kaj la "registaro?" Eble la lando meritus mian oferon se ni estus batantaj por justaj kialoj, se ni estus atakataj aux invadataj. Tamen, kiam NIA registaro devigas al ni militon pro MALJUSTAJ pseuxdokialoj, estas al mi jam KRIMO je kiu mi ne estu devigata partopreni! Do, la registaro ne rajtas devigi min batali se la kialoj ne estas justaj. Kiu decidu (por mi) cxu justas la kialoj? Neniu alia ol mi mem!! Sole mi rajtas je tiu determino. Kaj felicxe mi lasas al cxiuj aliaj la saman rajton decidi por si mem!

Gxojige, mi estos libera dum la venontaj ses tagoj! Mi esperas, ke mi aldonos iomete pli al cxi tiu blogo. Certe estas mia deziro pligrandigi gxin.

Gxis baldaux!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-60323598055956971392007-07-05T10:58:00.000-04:002007-07-05T11:42:04.842-04:00Ek al la basbaloludo!Gxojige, mi estos libera de l' laboro hodiaux kaj morgaux. Ju pli mi agxas des malpli emas mi labori. Vere sxatas mi miajn kolegojn, kaj la malsanuloj mem estas preskaux senescepte gxojodonaj. Mi tamen tedigxas je la sencxesa marsxado de malsanoj kaj tragedioj. Jam tridek unu jarojn mi estas spir-terapiisto. Versxajne, mi devos plilabori aldonan jardekon antaux ol mi povas emeritigxi. Ho ve! :(

Post kelkaj horoj veturos ni al mia patrourbo, Newton [Nut - 'n]. Tie ni vizitos miajn patrinon kaj fraton, kaj postvespermangxe ni iros al la basbaloparko de la Crawdads [Kra-dadz]. Do, cxi tiu estos aventuroplena tago!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-45687285745359943482007-06-20T09:21:00.000-04:002007-06-20T09:56:53.290-04:00Novaj informojLastatempe mi raportis pri la malsano de mia patrino. Nun mi povas dauxrigi, ke sxi relative rapide regajnis sian antauxan sanstaton. Kompreneble mi gxojas pri tio, kaj mi aparte ecx gxojegas pro tio ke sxi preskaux mortis cxi pasintan someron! Ni esperas, ke sxi baldaux sentos sin suficxe forta por vojagxi cxi tien por restadi kelkajn tagojn. Sxi cxiam gxuas multe la montaron dum la varmegaj monatoj someraj.

Cxi lastan semajnfinon mi vizitis la amuzoparkon "Tweetsie" kiu estas kvazaux legenda cxi tie. Kun mi estis Veslio, Etano, kaj Adamo kun sia amatino. Ni pasis grandparton de dimancxo tie kaj mi gxuis la viziton tiel multe kiel la infanoj!

Morgaux mi havos vizitanton. Mia longtempa amiko, Garrio, alvenos Blovantan Rokon morgauxan matenon. Li kaj mi amikigxis antaux pli ol tridek jaroj kiam ni kunlaboris je Watauga (Uxataga) Hospitalo. Nun li logxas en Suda Dakoto jam laborante jardekon tie. Unu aux du fojojn cxiujare li revenas al sia denaskaloko kaj vizitas sian familianojn (kaj min). Mi eble donos pliajn detalojn en sekva skribo, tamen nune suficxas.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-55299030020784970452007-06-07T12:20:00.000-04:002007-06-07T12:43:21.001-04:00Malsano denovaMeze de cxi pasinta nokto, vekis min telfonovoko de mia frato. Li diris, ke nia patrino (kun kiu li logxas) estas subite nevekebla kaj li jam alvokis helpistojn. Tio estis proks. je la 2-a. Pli malpli du horojn poste li telefonis denove por sciigi ke Panjo estas iom pli sana en la hospitala Krizejo en Hickory. Je la 7-a li informis, ke sxi kusxas en sia propra cxambro kaj dormas. Antaux unu jaro sxi estis gravege malsana kaj devis enhospitaligxi en Winston-Salem. Tiun sperton mi tute ne volas ripeti. Mia patrino havas 74 jarojn kaj sxia sanstato ne plu bonas. Mi scias, ke sxi postnelonge forpasos el cxi tiu vivo. Tiu scio tamen ne karesas mian animon aux malpliigas la kordoloron.

Cxi tiun vesperon ni pasigos je basbaloludo ankaux en Hickory. Morgaux ni denove veturos tien por viziti Panjon en hospitalo.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-32071810850828250902007-05-25T11:57:00.000-04:002007-05-25T12:21:00.261-04:00Arrrrgh!!Kial mi ne povas memori kiel enskribi cxi tiun blog-konton? Estas ja suficxe frustrige al mi, ke mi evitas enskribigxi. Eble se mi ne estus cxi tiom stulta, cxio cxi funkcius glate...tamen ne, mi vere estas stulta kaj ne scias kiel facile eniri la blogon.

Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-58091947186705509672007-04-16T12:10:00.000-04:002007-04-16T12:15:16.402-04:00Ne forgesu minVerdire, mi havas nun neniam aldonindan. Tamen, mi ne volas ke iu imagu, ke mi forgesas mian blogon. Tute male, mi pensas ofte pri gxi, se mankas al mi tempo por atenti pri tio.

Jen, do, estas memorigo ke mi ja volas vivteni cxi tiun blogon. Estu pacienca!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-72490473330995350362007-03-19T16:39:00.000-04:002007-03-19T16:47:58.176-04:00Trista DatrevenoJam venas malgajiga tago, jam la kvara datreveno de la invado usona de Irako. Pro cxi tiu kontrauxlegxa milito, dekmiloj da homoj estas mortigitaj kaj nia lando falas en gxeneralajn malamon kaj malestimon. La mondo estu kontentigita: usonanoj faligos la koruptan administracion de Busxo-Cxeni!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-34820980325462787242007-01-29T22:48:00.000-05:002007-01-30T00:12:42.450-05:00Hazarda PensetoUnu problemo kun cxi tiu blogo estas la malfacileco enigi posxtojn. Ekde la tempo kiam ideo elsaltas de mia menso gxis kiam mi povas malfermi cxi tiun blogopagxon, mi jam forgesis tion kion mi intencis prikomentarii.

Mi lastatempe trovis retpagxojn kiuj ofertas Esperant-lingvajn muzikajxojn. Mi surprizigxas, ke mi fakte sxatas multe de la kantoj kiujn mi estas auxdinta. Aparte allogaj estas la kanzonoj de Kajto kaj Merlino... Pere de l' muziko, mi jam trovas novan metodon vivadi la Vivon Esperantistan. Dank` al Dio pro la nova beno!!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-54858338496738285412007-01-28T01:22:00.000-05:002007-01-28T01:50:16.166-05:00Timoplena frauxloMia edzino forvojagxis hierauxe por cxeesti profesian medicinan konferencon en Kolorado. Sxi vojagxo tien ne estis senkonsekvenca. Evidentas, ke sxi perdis sian valizon kio enhavis cxiujn sian posedajxojn. Representantino de la flugkompanio telefonis min cxi-lastan posttagmezon por sciigi min ke Linjo jam perdis sian valizon. Ene de la valizo estas la posxtelefono per kiu sxi planis telefoni min kiam sxi estas sekure en Kolorado.

Mi konfesas, ke mi panikis kiam mi ne povis konstati kie estas mia edzino. Mi panikis imagante ke sxi estis aux vundita, aux forkaptita...aux propravole forfugxinta de mi mem!

Estis kontentige kiam sxi finfine telefonis dirante, ke sxi ja jam atingis sian vojagxcelon. Sxi estas sekura en hotelocxambro je Snowmass, CO.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-75567803884556521572007-01-23T11:24:00.000-05:002007-01-23T12:07:49.000-05:00Jam Sercxas Ni Novan PrezidantonPost malpli ol du jaroj, ni usonanoj havos novan prezidanton. Dank' al Dio por tio!! Cxi nuna sxtatestro estas fiaska stultulo kiu, se ni bonsxancos, eble ne tute detruos la sxtaton kiun li "estras." Oni mallongigas la nomon, George W. Bush, kiel "Dubya." Tion mi esperantigis kiel Dubjo. (Rimarku, ke la vortradiko estas 'dub') Kia fiulo estas li! Evidente, li cxiunokte surgenuigxas kaj pregxpetas al Dio, "Kiujn bombus Jesuo?"

Cxi tiun vesperon nia Fiulo liveros sian "Stat' de la Unio" paroladon. Li sendube reje mensogos pri la bezonoj invadi Irakon, kaj lauxdos la laborojn de niaj soldatoj tie. Neniu kredas lin...neniu jam delonge kredis Dubjon kiam li parolas pri Irako, pri teroristoj gxenerale, aux pri io ajn. Ni usonanoj estas jam preskaux tute konvinkitaj, ke Dubjo estas mensoganto sendepende de ties temo! Ju pli paroladas li, despli auxdas ni mensogojn.

Multaj politikistoj jam kandidatigxas por la balotado de 2008. Vere abundas kandidatoj trans la tuta politika spektrumo. Cxiu vocxdonu, kaj cxiu vocxdono estu enkalkulata!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-1168968371506127622007-01-16T11:45:00.001-05:002007-01-16T12:26:11.656-05:00Je la BordoMi jxus legis novajx-komentarion kiu havis kaplinion dirantan "Christ at the border" [Kristo je la landlimo]. Tio igis min pripensi cxu Jesuo Kristo fakte ecx vidas niajn hom-kreitajn landlimojn. Mi kredas je Kristo kiu oferis sin mem por savi la tutan homaron sen konsidero de ties naciecoj. Landlimoj servas nur por dividi la gefiloj de Dio (la diidoj?) Tute male, Kristo estas ligilo inter Kreinto kaj Kreitaj. Kristo esperis, ke ni cxiuj estigxu Unu. Tion ankaux esperis Zamenhof kiam li donis al ni Esperanton. Li deziris, ke la tuta homaro unuigxu per komuna lingvo por plibonigi la sxancon ke la popoloj kunvivu en paco.

Ne volas mi pretendi, ke Zamenhof egalas al Kristo en ia teologia senco, tamen pli malpli egalas la unuigaj fortoj kaj de religio kaj de lingvo.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-1167927042402201702007-01-04T11:02:00.000-05:002007-01-16T19:59:16.711-05:00Sxangxo en VasxingtonoEstas grave bona tago en Usono. Hodiaux je la tagmezo cxesigxos la mortopremo de la Respublikanoj en nia Kongreso! Mi ne povas promesi, ke la Demokratianoj estos pli sagxaj ol la Resp-oj, sed mi garantias, ke ili estas pli honestaj kaj pli dedicxitaj al la bezonoj de la ordinaraj usonanoj. Kaj ili postulos al la Busxa Administracio, ke tiu agu laux la volo de la popolo!

Dio helpu cxi tiun mondon!!!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-1159807398239333022006-10-02T11:58:00.000-04:002006-10-02T12:43:18.290-04:00Antaux tridek jaroj......mi diplomigxis je ASxU-o [Apalacxia Sxtat-Universitato] kio estas regiona kolegio situanta en l'urbo Boone. Hodiaux mi denove piede vagis la kampuson de ASxU-o dum mia bopatro, S-ro Craig [krejg], vizitis oreliston tie. Mi miris je la sxangxoj kiuj okazis dum la jaroj. Bonsxance, la bopatro vizitis unu el la malnovaj konstruajxoj, do mi bone sciis de kie mi komencus mian vagadon.

Pli malpli, la konstruajxoj mem restas sensxangxe, tamen cxiuspace inter ili estas novaj! La tuta kampuso estas plena je konstruajxoj. Alimane, la studentaro ekimpresis min izolitaj kaj ne-ekscitemaj. Auxdeblas preskaux neniaj homaj vocxoj. Multe da homoj celoplene promenadas preterpasante, tamen neniu babilas. Anstatauxe, oni aux auxskultas iPodojn aux okupigxas je celfonoj. Tute mankas komunikado inter la preterpasantoj.

Dum mia tempo, oni vidis grupojn da studentoj kiuj marsxis kune kaj babiladis sxerceme laux la trotuaro. Jen la cxefa diferenco inter la modernaj studentoj kaj tiuj de mia tago antaux tridek jaroj....tiam ni auxskultis niajn najbarojn...nuntempe oni auxskultas nur tion kion li mem elektas, do oni nune auxdas nur sian propran vidpukton, sian propran mondperspektivon kaj farigxas pli kaj pli izolita!

Mi gxojas, ke mi diplomigxis antaux tridek jaroj!Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-13051411.post-1158771255573851542006-09-20T12:22:00.000-04:002006-09-20T12:54:15.620-04:00Cxu Nova Naskigxo?Cxu necesas aldoni, ke mi estas la plej malbona blogisto en la tuta Esperantujo? Kompreneble, ne!! Kiom ofte mi antauxe promesis aldoni plu al cxi tiu blogo? Kiom ofte mi promesis denove renovigi mian "taglibron"?? Mi jam cxi tie pretas konfesi, ke mi estas ja malbonega raportisto!

Dum la someraj monatoj okazis multe cxe ni! Linjo, mia edzino de pli ol dekduo da jaroj, perdis sian laboron (kaj same perdigxis sia salajro). Ni estis neniel ricxaj antauxe, tamen post la perdo de sxia enspezado ni estas ja malricxaj! Enspezoj mankas....sxuldoj abundadas!

Malgraux tio, mi povas kun gxojo anonci, ke Linjo jam antaux unu monato ekfermis novan oficejon en Boone [Bun]. La alveninta nombro da klientoj estas esperodona! Mi fidas, ke Linjo baldaux enspezos multe da dolaroj.....ecx tiom ke mi povos tuj emeritigxi! Ju pli frue, des pli bone!

Dum cxi pasinta semajnfino telefonis min mia novjorka amikino, Linda. Sxi min sxokis per informigo ke sxi kaj H.L. planas translokigxi de Delhio al Portlando, Mejno! Mi ja sxokigxis kiam mi ekauxdis cxi tion! Dum mia pasintjara vizito al Delhio mi tuje ekenamigxis al tiu regiono. Mi bedauxras, ke miaj malnovaj konatoj ne plu intencas logxi en tiu belega angulo de la Mondo.Micxjohttp://www.blogger.com/profile/13482643251254032097noreply@blogger.com0