Thursday, November 29, 2007

Strecxigaj Semajnoj

Inter Linjo kaj mi jam okazis malbonaj semajnoj. La problemoj inter sxi kaj mi finfine eruptis antaux du monatoj, jen do la (kulpigita) kialo por mi neglektado de cxi tiu blogo. Tamen ni kune dauxras niajn vizitojn al la "edz-konsiliston" en la apuda sxtato, Tenesio. La veturo al tiu loko tenesia postulas pli ol unu horo, tamen la beleco apudvojagxa multe rekompensas la veturon. Hieraux estis aparte bela tago...la cxielo estis sennuba kaj moderis la temperaturo. Pli ol cxio ajn helpis, ke Linjo kaj mi havis bonan matenon antaux ol ni vojagxis al TN. Ni dauxrigis nian honestan interrilatadon kaj jam atingis kelkajn interkonsentojn antaux ol ni vizitis la konsiliston.

Tuesday, November 06, 2007

Kiun Religion?

Antaux kelkaj tago rigardis televidion Veslio kaj mi. Ekaperis tie evangelia kxoruso vestita per koloroplenaj roboj. Ili kantis kaj ritme braksvingis, kaj Veslio vidinte tion demandis al mi, "Kio estas ilia problemo?" Mi respondis, ke "Ili havas Religion." Li iomete rerigardis al la telvidaparato kaj poste demandis, "Kiu religio estas nia?" Tiu demando frapis min je la kapoflanko cxar mi ne havis jam preparitan respondon por li. Mi nur balbultis ion pri gxenerala kredo pri Dio. Mi demandis al Veslio, "Cxu vi kredas, ke ekzistas Dio?" Li respondis jese. Mi diris, ke mi same kredas je Dio, sed post tiu baza fakto, mi ne povas (aux emas) aldoni multon pli. Jen mia baza teologio: Cxu vi kredas je Dio? Jes! Cxu vi povas ekspliki pri tio? Ne!

Mi ne forgesas...

Mi estas skribema gxuste nun, do estas ideala tempo aldoni al cxi tiu malofte vizitita blogo. Kial mi estas skribema? Mi ne scias, tamen eble temas pri la fakto ke mi liberas de la hospitalo hodiaux, do mi povas distri min per skribado cxi tie. Ne forgesas mi Esperanton! La lingvo estas vera cxiutaga parto de mia vivo. Se mi ne legas gxin je la Reto, mi estas leganta gazetojn aux novajxleterojn esperantajn, aux almenaux babilanta al mi mem!

Morgaux estas la naskigxtago de mia filo, Veslio. Li jam dek du jarigxos! Mi apenaux povas kredi, ke li, mia unuanaskita filo, jam tiom agxas! Estas mirakle kiel LI povas pliagxigxi dum MI mem restas same juna... Li estas ja bona (tamen ne perfekta!) filo kiu, kune kun sia plijuna frato, Ethano, estas (laux mi) la Kialo de mia ekzistado je cxi tio Tero.

Mi preskaux skribis iomete pri la situacio inter mi kaj Linjo, sed mi decidis ne priskribi tion gxuste nun. La afero restas problemeca, sed nenio nova raportendas.

Esperanto estas lingvo uzata en ecx la plej foraj anguloj de la mondo, kaj mi tute ne scias tiujn, kiuj legas cxi tiun blogon. Mi dankas tiujn, kiuj jam lasis komentojn, kaj mi invitas al cxiuj legantoj lasi cxi tie siajn proprajn benojn aux blasfemojn. Miaj intersoj inkluzivas religio kaj politiko (de la nivelo nacia gxis la vilagxa). Mi estas vera liberpensulo, do sentu vin ankaux liberaj lasi viajn proprajn opiniojn ecx heretikajn!