Monday, February 04, 2008

"Grandega Mardo"

Morgaux estos gravega tago en la politika historio de Usono. Tiam okazos balotadoj en dudek du usonaj sxtatoj por determini la por-prezidentajn nomitojn de niaj du cxefaj partioj. Ekde mia juneco fascinas min politakaj aferoj, aparte tiuj rilatantaj la Prezidenton de la Unuigxintaj Sxtatoj. Exc knabagxe, mi koletkis fotojn de la pasintaj prezidentoj kaj legis biografiajxetojn pri ili. Mia patrino rakontis al mi, ke dum la balotado de 1956 mi rimarkis, ke "I like Ike, Mamaw likes Stevenson." ["Preferas mi "Ike" (kromnomo de Eisenhower), dum Avinjo preferas Stevenson-n."] Tiam mi estis malpli ol tri jaragxa. Ecx tiam, aferoj politikaj interesis min!

Cxi jare, la balotado estas aparte interesa cxar ni preskaux certe faros histori-rompantan decidon. Eblas, ke ni prezidentigos aux la unuan virinon, aux la unuan negrahauxtulon, aux la unuan discxiplo de la mormona religio. Iakaze, komencigxos nova epoko...finigxos la epoko de BUSH!!