Monday, October 02, 2006

Antaux tridek jaroj...

...mi diplomigxis je ASxU-o [Apalacxia Sxtat-Universitato] kio estas regiona kolegio situanta en l'urbo Boone. Hodiaux mi denove piede vagis la kampuson de ASxU-o dum mia bopatro, S-ro Craig [krejg], vizitis oreliston tie. Mi miris je la sxangxoj kiuj okazis dum la jaroj. Bonsxance, la bopatro vizitis unu el la malnovaj konstruajxoj, do mi bone sciis de kie mi komencus mian vagadon.

Pli malpli, la konstruajxoj mem restas sensxangxe, tamen cxiuspace inter ili estas novaj! La tuta kampuso estas plena je konstruajxoj. Alimane, la studentaro ekimpresis min izolitaj kaj ne-ekscitemaj. Auxdeblas preskaux neniaj homaj vocxoj. Multe da homoj celoplene promenadas preterpasante, tamen neniu babilas. Anstatauxe, oni aux auxskultas iPodojn aux okupigxas je celfonoj. Tute mankas komunikado inter la preterpasantoj.

Dum mia tempo, oni vidis grupojn da studentoj kiuj marsxis kune kaj babiladis sxerceme laux la trotuaro. Jen la cxefa diferenco inter la modernaj studentoj kaj tiuj de mia tago antaux tridek jaroj....tiam ni auxskultis niajn najbarojn...nuntempe oni auxskultas nur tion kion li mem elektas, do oni nune auxdas nur sian propran vidpukton, sian propran mondperspektivon kaj farigxas pli kaj pli izolita!

Mi gxojas, ke mi diplomigxis antaux tridek jaroj!

Wednesday, September 20, 2006

Cxu Nova Naskigxo?

Cxu necesas aldoni, ke mi estas la plej malbona blogisto en la tuta Esperantujo? Kompreneble, ne!! Kiom ofte mi antauxe promesis aldoni plu al cxi tiu blogo? Kiom ofte mi promesis denove renovigi mian "taglibron"?? Mi jam cxi tie pretas konfesi, ke mi estas ja malbonega raportisto!

Dum la someraj monatoj okazis multe cxe ni! Linjo, mia edzino de pli ol dekduo da jaroj, perdis sian laboron (kaj same perdigxis sia salajro). Ni estis neniel ricxaj antauxe, tamen post la perdo de sxia enspezado ni estas ja malricxaj! Enspezoj mankas....sxuldoj abundadas!

Malgraux tio, mi povas kun gxojo anonci, ke Linjo jam antaux unu monato ekfermis novan oficejon en Boone [Bun]. La alveninta nombro da klientoj estas esperodona! Mi fidas, ke Linjo baldaux enspezos multe da dolaroj.....ecx tiom ke mi povos tuj emeritigxi! Ju pli frue, des pli bone!


Dum cxi pasinta semajnfino telefonis min mia novjorka amikino, Linda. Sxi min sxokis per informigo ke sxi kaj H.L. planas translokigxi de Delhio al Portlando, Mejno! Mi ja sxokigxis kiam mi ekauxdis cxi tion! Dum mia pasintjara vizito al Delhio mi tuje ekenamigxis al tiu regiono. Mi bedauxras, ke miaj malnovaj konatoj ne plu intencas logxi en tiu belega angulo de la Mondo.

Wednesday, July 26, 2006

Trolonga foresto

Estas multo raportinda, tamen mankas al mi nun la libertempon por raporti. Mi kvankam aldonas, ke cxi tiu estas jam la plej malbona somero de mia vivo. Sekvos pli....

Thursday, April 20, 2006

Niaj Cxinaj Vizitantoj

Kun gxojego ni pasint-dimancxe gastigis la mondfaman samideaninon, Tan Xiuzhu, de Cxinio! Sxi kaj sxia edzo estas en Usono nuntempe por viziti siajn filon kaj bofilinon kiuj logxas en en l' Nord-Karolina urbo, Greensboro [Grinzboro]. La ges-roj Tan estos en Usono gxis la fino de majo, kaj mi kompreneble volegas renkonti ilin denove antaux ilia foriro.

Ni trapasis la belan tagon mangxetantaj kaj babilantaj sur la antauxpordo de nia domo. Poste, ni mallonge veturadis al la "urbocentro" de Blovanta Roko. Post agrabla promenado ambaux-flanka de la "cxefstrato," ni piediris al loka restoracio kaj gxuis bongustajn pladojn vespermangxajn. Estis bonega okazintajxo al mi paroli E-on....de post la morto de mia amiko Karlo, haveblas al mi neniu alia kiu povas babiladi.

S-rino Tan fakte donis al mi grandegan komplimenton...sxi diris, ke mi parolas suficxe flue por esti dungata de E-lingva radiostacio! Mi sentis min ege flatata...

Wednesday, March 29, 2006

Niaj Fiaj Landestroj

Neniam en miaj 52-jara vivo devis mi honti pri la estroj de mia kara hejmlando. Ecx dum la tagoj de Nixon [Nikson] mi ne sentas la honton kion mi nune palpesentas. La aroganteco, la avarico kaj la malkompetenteco de cxi tiu administracio estas sen egaloj en la tuta historio de Usono!

Por regajni iom da sia digno, mi rekomendas, ke Presidento Bush (Busx) tuj rezignu sian postenon. Tamen mi scias, ke tio estas idealisma revo, cxar Bush tute ne havas dignon, kaj do neniam lauxvole forlasos sian oficon.

Jam komencis la kampanjojn por la sekvanta Kongreso. Urgxe gravas, ke Demokratoj gajnu la majoritaton cxi novembron!!

Wednesday, March 22, 2006

Kio Plej Gravas?

Mia unua penso pri la interlingvo, Esperanto, estis ke, gxi ofertas rimedon provitan por liberigi la popolojn de la bariloj kiuj estis starigitaj de registraranoj. Se cxiuj malsamlandanoj povus facile babiladi per unu lingvo facile lernebla, cxu ne maloftus militoj kaj interkulturaj disputajxoj?

Friday, February 03, 2006

La nefumanto

Hodiaux markas ok semajnojn ekde mi laste fumis cigaredon! Cxiuj miras, ke mi (MI, la fervora fumanto) povas cxesi la habiton, kaj mi estas gxuanta mian novan rolon en la hospitalo. Mi kredas, ke kelkaj aliaj jam cxesis fumi pro mia ekzemplo kaj kuragxigo.

Unu el la benoj de nefumado estas, ke oni ne devas elspezi monon por acxeti la cigaredojn. Do, la sxparitaj dolaroj jam plenigas miajn posxojn, cxu ne? Tute ne! La mono eliras suficxe rapide, ke la posxoj restas malplenaj malgraux la rapideco de la replenigado. Eble mi poste povas esti plikonservema kaj la mono estos plisxparata.

Baldaux mi volas skribi ion pri mia korespondamiko, Razeno.

Thursday, January 19, 2006

Resaluton

Mi volas sciigi, ke mi ne forgesas tiun cxi blogon......simple mankis al mi suficxe da tempo por aldoni mesagxojn cxi tie. Kiel gxisdatigo mi anoncos, ke ekde morgaux mi estas ses semajnojn sentobaka!