Wednesday, December 28, 2005

Malplena Nesto

Cxi matene foriris niaj du plijunuloj. Ili trapasos la sekvantajn kvar noktojn en Newton (Njuton) cxe la domo de mia patrino. Felicxe, mi estas libera kaj hodiauxe kaj morgauxe! Mi gxuegos la solecon! ...kaj la kvietecon!!

Oni ne miskomprenu; mi amegas la junulojn! Tamen, estas ankaux placxe havi tempon dedicxitan sole al mi mem! Hodiaux ne estas plezurdona tago, pro la fakto ke instalisto venigis cxi tien novan mangxilar-lavilon. Nia kuirejo estas nun (ecx pli) malpura kaj parto de gxia planko estas detruita! Kaj la lavilo ankoraux ne funkcias cxar gxi ne perfekte situigxas en sia propra loko. Ni devas forsegi iom da nia sxranko, kaj Sterlingo promesis pruntepreni la segilon de S-ro Craig (Kreg)....

Mi estas ankoraux SEN-tobaka!! Cxi venonta vendredo markos tri semajnojn da nefumado de mi. Jam spiras mi plibone, kaj mia posxo enhavas pli da mono!

Tuesday, December 27, 2005

Malgajiga novajxo

Antaux kelkaj minutoj telefonis min mia patrino. Mi cxiam gxojas auxdi la vocxon de mia patrino, tamen de temp' al tempo, sxi telefonas portanta malgxojon. Hodiaux estis tia malgxojigo kiam sxi sciigis min ke hierauxe mortis S-rino Toni Turner, nia najbaro dum mia juneco, kaj ankaux mia baptopatrino. S-rino Turner agxis 88-jarojn kaj estis fonda membro de nia eta pregx-komunumo de Epifanio. Sxia delonge mortinta edzo, Bev, estis mia baptopatro, kaj cxefas inter miaj plejestimataj konatuloj.

Funebraj ceremonioj okazigxos dimancxon posttagmezon. Mi sentas min devigita partopreni, sed samtempe estos al mi honoro cxeesti la funebrajxon.

Wednesday, December 21, 2005

Sukceso gxis nun...

Jam de nun mi sukcesas cxesi fumadon. Hodiaux estas la dek trian tagon, kaj mi bonfartas sen la cigaredoj. Estas nepre momentoj kiam mi forte sentas deziron fumi, tamen tiuj momentoj ne estas longdauxraj kaj ili ekestas jam malpliofte. Iu kiu hazarde legas cxi tiujn vortojn, sendu viajn bondezirojn subtenajn al mi! Antauxdankon :)

Tuesday, December 13, 2005

Vivosxangxo

Jen mi anoncas, ke mi cxipasintan vendredon fumis mian lastan cigaredon! Mi uzas al glupecon nikotinoplenan por helpi min. Do, mi jam sukcesas kvar tagojn!! Multe placxus al mi gustumi cigaredon, tamen mi NE fumos denove! Interalie, mi savos multe da mono, sed cxefe bonas, ke mi estu bona ekzemplo por miaj filoj!

Mi poste aldonas novajxon pri mia sukceso/malsukceso....

Tuesday, November 15, 2005

Ankoraux vivantaj

Ni kvin senvirinaj knaboj sukcesas ankoraux vivteni nin dum la foresto de nia edzino/patrino....kvankam la domo estas katastrofe malpura kaj cxiu mangxoplado estas improvizita. Cxi pasintan vesperon, ni viroj kunmangxis cxe la meksika restoracio en Boone, Los Arcoiras. Bonsxance, tio estas nia plejfavorata mangxejo!

Vintro alproksimigxas! Hodiaux estas nubece, kaj la temperaturo ne altigxas dum la tago. Morgaux, oni antauxvidas, ke falos la temperaturo al frostigaj gradoj. Oni ecx prognozas, ke ni havos negxon je merkredo vespere! Mi ne malsxatas la negxon, tamen mi ne scias, ke mi estas jam preta por tio!

Sekvos aldonajxoj....

...ml

Thursday, November 10, 2005

Frauxloj

Hodiaux forflugis mia edzino al Kalifornio por partopreni edukan konferencon. Sxi forestos ok tagojn, do ni "knaboj" estos solaj por prizorgi nin mem! Ho ve! Cxu eblas? Ni vidos...

Aldoni al niaj kvar hundoj, ni dumtempe prizorgas du aliajn. Temas pri la hundoj de nia amiko, Paul. Ili nomigxas Nellie kaj Q-tip....tre amindaj kaj bonkondutaj hundoj. Estas cxiam plezure havi ilin kun ni!

Gxojiga novajxo!! Cxi pasintan mardon la Demokratoj gajnis la sxtatestradojn de Virginio kaj Nov-Jerzio, la solaj du sxtatoj kiuj elektas sxtatestrojn cxi jare. Oni diras, ke markas granda malvenko por nia malestiminda Prezidento Busx! Mi esperas, ke li same malvenkos cxi venontan novembron kiam sia partio perdos la majoritaton en la Kongreso!!

Gxis poste!

Monday, November 07, 2005

Dauxrigo

Finfine mi sukcesis havi interretan konversacion (IM) kun Linda! Ni jam longatempe klopodis fari tion, kaj dum mia restado en Nova Jorko, mi povis algxustigi sxian komputilon por utiligi la MSN-Mesagxilon. Mi gxojas unualoke, ke ni povas konversacii, kaj dualoke, ke mi havis la teknikan sperton arangxi la aferon!

Mi sopiras al miaj NorJorkaj tagoj...mi tiom multe gxuis mian vojagxon tie. La lando estas belega, kun montoj/montetoj samkiel ni havas cxi tie. Tamen la logxantoj estas pli civilizitaj ol tiuj kiuj logxas cxi tie...multe pli liberalaj en siaj vidpunktoj. Mi diris al Linda dum la vizito, "cxi tiu regiono memorigas min pri mia propra hejmloko, tamen plibone prizorgita." Cxu vere mi povus esti spirte Nordulo?!!

Hodiaux estas la 7-a de novembro....do, la deka datreveno de la naskigxo de mia karega, ununaskita Veslio [Wesley]. Versajne, nenio tago estis al mi pligrava ol tio novembra tago en 1995. La unue naskita filo estas aparte signifohava okazintajxo en iu ajn kulturo, kaj certe tio al mi estis vivosxangxa tago. Kompreneble, la dua tia tago estis la naskigxtago de mia dua filo, Etano [Ethan].

Kompreneble, mi havas ja KVAR filojn! La du pliagxaj estas Adamo kaj Sterlingo kiuj naskigxas dum la antauxa edzinigxo de mia Linjo. Mi adoptis ilin tuj post nia geedzigxo, sed mi ne estis tie kiam ili naskigxis. Do, mi ne memoras ili kiel beboj. Mi strebas ne diskriminacii kontraux ili pro la fakto ke la junuloj estas miaj filoj lauxsango. Ne kulpas la malplijunaj pro sia forigxinta patro! Mi ja amas ilin, kaj gxojas, ke ili sukcese trovas siajn padojn en la vivo.

Jam mi gxisdatigas mian blogon. Gxis baldaux!

Friday, October 28, 2005

Denove Hejme

Jam mi sukcesis hejmeniri de Nova Jorko post la sacerdotigxo de mia kara amikino, Linda Wilson. La vojagxo mem estis iom strecxiga, tamen entute mi devas diri, ke gxi multe placxis al mi! Estis nepriskibeble bone denove renkonti al Linda kaj HL...post 23-jara apartigo! Ni kune babiladis kvazaux seninterrompe.

La sacerdotiga ceremonio estis aparte bela. Kutime je la malgranda pregxejo de Linda kolektigxas nur manpleno da adorantoj, sed okaze de la sacerdotigo amasigxis pli ol cent homoj! Prezidis la episkopo David Bena (bona e-nomo por episkopo) kaj partoprenis multe da aliaj sacerdotoj. Sxajnis, ke duono de la malgranda vilagxo de Delhi kunfestis la okazon!

Pli ol la religiaj aferoj, placxis al mi konatigxi la regionon kaj renkonti la geamikojn de L. kaj HL. Ili cxiuj estis senesepte afablaj kaj bonvenigaj. La vilagxo Delhi estas belega, kaj se miaj familianoj ne estus jam enradikigxintaj en Norda Karolino, eblas ke mi translokigxus al tiu novjorka regiono! Tiom gxi belas!!

Gxis baldaux (mi promesas)!!!

Thursday, October 13, 2005

Mallonga aldono

Mi min preparas por la vojagxo al Nova Jorko kie sacerdotigxos mia malnova amik(in)o, Linda. Jam pasis pli ol dudek jaroj ekde mi laste vidis sxin kaj sxian edzon, H.L. Malgraux miaj timoj rilate la vojagxo sola, mi ege anticipas denove kunigxi kun ili.

Jen mia itenerio: mi forflugos matene la 21-an de oktobro atinganta nov-jorkon tiun posttagmezon. Mi tie luos auxton kaj veturos proks. sepdek mejlojn gxis la urbeto Sud-Kortrajto. Mi tranoktos tiun unuan nokton cxe la hejmo de Linda kaj H.L., sekve mi enlogxigxos en hotelo proksime de ili. Sxi sacerdotigxos je dimancxo, la 23-a. Mi partoprenos la cermonion kiel "Prezentanto," (angle, Presenter). La 25-an mi reveturos al Albany kaj de tie mi hejmenflugos.

Thursday, September 29, 2005

Kurtaj Observajxoj

Mirigas min la korupteco de nia nuna registaro. La Administrado Busxa kaj la tuta estrado de la Respublikanoj estas apopleksige fia. Ili estas koruptaj mensoguloj kiuj volas nur ricxigi siajn amikojn (samtempe ricxigante sin mem). Ne zorgas ili pri la ordinaraj homoj. Ne zorgas ili pri la vero. Zorgas ili nur pri tio kio pliricxigas kaj plipotencigas sin. Oni nomis cxi tiun registaron la Kulturo de Korupteco, kaj ja prave oni tiel nomis ilin.

Jen mia solena promeso: mi neniam vocxdonos favore al iu kiu aprobis la kandidatecon de G.W.Busxo! Mi prefere subtenus la Demokatajn socialistojn ol vocxdoni por fasxistaj Respublikanoj!! Cxefe mi bedauxras, ke ne ekzistas tauxga alternativo al tiuj du tendencoj.

Wednesday, September 28, 2005

Malfacilajxoj

Mi renkontis malfacilajxojn kiam mi klopodis reeniri mian blogon. Montrigxas, ke mi estas malbona teknikisto rilate al la komputero. Estas nenio urgxe aldoninda al mia rakonto cxi tie, tamen mi volas utiligi cxiajn rimedojn por skribi E-e.

Hodiaux mi ricevis la plejlastan numeron de "esperanto," la oficiala organo de UEA. En tio estas raportoj pri la jxus okazinta UK en Vilno, Litovujo. Ankoraux mi devas nur revi pri partoprenado en UK....la venonta okazos en Florenco, Italujo, kaj mi ja revEGas partopreni gxin! Malgraux miaj revoj, mi ne scias kiel mi sxparos suficxe da mono por vojagxi tien. Mia revo resto tiel...nur revo:(

Cxi venontan monaton mi ja vojagxos al la sxtato Nova Jorko. Tie mi vizitos miajn malnovajn amikojn, Linda kaj H.L. Wilson, okaze de la sacerdotigo de Linda. Mi ne estas vidinta ilin dum la pasintaj dudek jaroj, do mi ege anticipas la renkontigxon.

Jam estas tempo iri al la spicisto....ni devas prepari la vespermangxon. Mi esperas, ke mi sekvantfoje facile eniros la blogon por aldoni miajn novajn Hazardajn Pensojn.

Thursday, September 08, 2005

Jam tro longe...

Jam tro longe mi neglektis cxi tiun eblecon utiligi mian karan lingvon. Multo okazis ekde mia lasta skribado.

Estas jam septembro, sed dum la auxgusta varmeco ni libertempis en Pigeon Forge (Kolomba Forgxejo) en la apud sxtato Tenesio. Tie ni gxuis tutan semajnon da senstrecxeco kune kun niaj amikoj Chris kaj Beth Oates kaj kun ties filino, Allison. Poste dum la semajno, kaj miaj patrino kaj sxia amikino, Nancy, renkontigxis kun ni kaj restis cxe ni la lastajn du noktojn.

Je la mateno kiam ni foriris por nia libertempo, ni venigis du el niaj dombestoj al la bestokuracisto por ke ili estu "endormigitaj." Tiuj estis nia kara hundo, Sadie, kaj niaj fidela kato, Charlie. Ili ambaux estis maljunaj kaj estis longtempe suferantaj pro diversaj kauxzoj. Do, la ferio komencigxis kun sento de tristo.

Du tagojn post nia foriro mi eksciis de Adamo kaj Sterlingo (kiuj restis hejme) ke, mia propra hundo, Bart, ne etis trovebla. Mi jam sciis, ke Bart estis maljuna kaj malbonsana. Do, ne surprizigxis mi kiam mi konstatis ke li foriris por morti. Bart-on mi havis proks. 13 jarojn, do mi estas kompreneble malgaja, sed li fakte havis bonan hundovivon, kaj mi tute respektas lian decidon malaperi lastmomente por havi al si kvietan trapason al la hunda paradiso.

Tuesday, August 02, 2005

Malgajigoj

Cxi pasintan vendredon ricevis mi plej sxokigan malgajan novajxon. Temas pri mia malnova amikino, Linda, kiu informis, ke sia kuracisto diagnozis al sxi kanceron. Mankas al sxi asekuron, kaj ecx se sxi estus tion havanta, sxi ne fidas je kuracistoj kaj elektas ne suferi la kuracmetodojn kiujn kanceraj pacientoj travivas. Linda estis mia iama kunlaboranto je la hospitalo en Durhamo. Kaj sxi kaj sia edzo, HL, estis ankaux miaj narbaroj en la vilagxo Eflando. Tiutempe ni farigxis bonegaj amikoj ofte drinkante vinon kaj kafon, kaj tiel solvanta la problemojn de la mondo.

Nune, Linda logxas en la sxtato Nov-Jorko. Mi ne vidis sxin vizagxon al vizagxo ekde pli ol dudek jaroj kvankam ni ofte intersxangxas retmesagxojn. Tre deprimigxas mi pro sxia diagnozo. Mi vane esperas, ke eble eraris la kuracistoj. Kiam mi scias pli mi pli raportos.

Gxis... :(

Monday, July 25, 2005

Somera Varmeco

Ho, kiom malamas mi la someron! La varmeco estas preme malagrabla. Jam kelkaj en la okcidentaj sxtatoj mortis pro altegaj temperaturoj.

Cxi tie en la montaro la temperaturo altigxis gxis okdek sep gradoj, kaj en la piedmonta regiono oni preskaux atingis cent gradojn! Ho, kie estas la frostigo de auxtuno!

Cxi venontan semajnfinon la edzino kaj mi iros al la urbo Asheville [Asxvilo] por ferii la semajnfinon. Okazos tie granda strat-festo nomata "Belle Chere." Mi esperas, ke la tagoj malpli varmigxos dum nia vizito! Alie, mi ne certas cxu mi povas toleri la stratojn...

Kiel kutime, hontas mi la prokrastadon je skribado. Mi jam konfesis, ke mi estas malbona korespondanto...kaj tio ne sxangxigxis. :(

Wednesday, June 29, 2005

Neglektado

Jam pasis tri semajnoj ekde mia lasta skribo. Mi sciis, ke tia estus mia kutimo...vere mi estas malbona korespondanto. (Nur petu al tiuj al kiuj mi promesis verki leterojn.)

...ml

Friday, June 10, 2005

Denove al la laboro

Finigxas hodiaux mia libertempo. Fakte, tio ne gxenas al mi; mi estas preta reiri al la laborejo. Dum la semajno, mi mangxis kaj drinkis bone, kaj mi dormis multe. Entute, placxan semajnon!

...ml

Monday, June 06, 2005

Somera Ferio

Jam la unua tago de la "somera ferio" por niaj infanoj. Gxojiga afero por ili, tamen al mi temas pri la fino de "libertagoj." Gxis la 11-a de auxgusto mi fakte ne havos solecon kaj kvietecon :( Ofte mi diras, ke mi estas la sola persono kiu malamas la lernejon ecx pli ol la infanoj. Tamen nun, mi deziras, ke la lernejo malfermu gxiajn pordojn dum la tuta jaro!

Mi ne devas labori cxi tiun semajnon, do mi esperas, ke mi povas esplori la eblecojn kiujn mi havas cxi tie cxe Blogger. Eble cxi tiu proceso fascinos min kaj mi farigxos avida blogisto kiu estas legata en la ecx plej foraj anguloj de la mondo.......aux eble porkoj flugos el miajn orelojn!

Multe da usonanoj jam planas vojagxi dum la somera ferio. Ni ne estas inter ili. Mia edzino multe laboras je sia profesio (mi estas multe mallaborema), do kiam sxi povas esti for de la oficejo, sxi okupigxas pri edukaj aferoj, cxu kiel studanto cxu kiel instruisto. Tio ne lasas al ni multe da tempo por ferii kiel familio.

Sekvos ion pri tiu familio.... Gxis la!

Saturday, June 04, 2005

Dauxrigo?

Cxu mi sukcesas dauxrigi mian novan blogon? Estis malfacile ecx trovi la gxustan pasvorton por rajti skribi cxi tiujn vortojn... Ofte tiel evidentigxos, ke mi estas prikomputila malspertulo.

Estas sabato matene. Mia edzino estas laboranta kelkajn horojn hodiaux, do sxi jam en Lenoir (la urbeto en kiu sxi laboras). Supozeble sxi hejmeniros je la tagmezo.

Tiu cxi estas la unua el sep liberaj tagoj por mi! Unu el la beneficoj de mia longtempa dejxoro estas ke mi amasas multe da horoj de "liberaj tagoj." Do, antauxnelonge, mi decidis ke mi ja gxuos tiujn pagatajn tagojn por ke mi povas malpli labori.

Sekvos pli da skribado....dum mi libertempas!!

Friday, May 20, 2005

Jen komenco

Jen la komenco de tio, kio miasupoze estos malofta skribado. Mia historio kiel verkisto/skribisto estas malglora. Multe da komencoj sekvataj de multe da neglektado. Eble cxi tiu forumo estos tiel alloga kaj facila, ke mi avide volos plu skribi.

Unualoke, legantoj rimarkas ke cxi tiu estas en la internacia lingvo, Esperanto. Mi adoptis gxin antaux multaj jaroj, precize en 1986.

Mi jam finis cxi tiun eksperimenton. Sukceson, mi esperas!