Wednesday, December 28, 2005

Malplena Nesto

Cxi matene foriris niaj du plijunuloj. Ili trapasos la sekvantajn kvar noktojn en Newton (Njuton) cxe la domo de mia patrino. Felicxe, mi estas libera kaj hodiauxe kaj morgauxe! Mi gxuegos la solecon! ...kaj la kvietecon!!

Oni ne miskomprenu; mi amegas la junulojn! Tamen, estas ankaux placxe havi tempon dedicxitan sole al mi mem! Hodiaux ne estas plezurdona tago, pro la fakto ke instalisto venigis cxi tien novan mangxilar-lavilon. Nia kuirejo estas nun (ecx pli) malpura kaj parto de gxia planko estas detruita! Kaj la lavilo ankoraux ne funkcias cxar gxi ne perfekte situigxas en sia propra loko. Ni devas forsegi iom da nia sxranko, kaj Sterlingo promesis pruntepreni la segilon de S-ro Craig (Kreg)....

Mi estas ankoraux SEN-tobaka!! Cxi venonta vendredo markos tri semajnojn da nefumado de mi. Jam spiras mi plibone, kaj mia posxo enhavas pli da mono!

Tuesday, December 27, 2005

Malgajiga novajxo

Antaux kelkaj minutoj telefonis min mia patrino. Mi cxiam gxojas auxdi la vocxon de mia patrino, tamen de temp' al tempo, sxi telefonas portanta malgxojon. Hodiaux estis tia malgxojigo kiam sxi sciigis min ke hierauxe mortis S-rino Toni Turner, nia najbaro dum mia juneco, kaj ankaux mia baptopatrino. S-rino Turner agxis 88-jarojn kaj estis fonda membro de nia eta pregx-komunumo de Epifanio. Sxia delonge mortinta edzo, Bev, estis mia baptopatro, kaj cxefas inter miaj plejestimataj konatuloj.

Funebraj ceremonioj okazigxos dimancxon posttagmezon. Mi sentas min devigita partopreni, sed samtempe estos al mi honoro cxeesti la funebrajxon.

Wednesday, December 21, 2005

Sukceso gxis nun...

Jam de nun mi sukcesas cxesi fumadon. Hodiaux estas la dek trian tagon, kaj mi bonfartas sen la cigaredoj. Estas nepre momentoj kiam mi forte sentas deziron fumi, tamen tiuj momentoj ne estas longdauxraj kaj ili ekestas jam malpliofte. Iu kiu hazarde legas cxi tiujn vortojn, sendu viajn bondezirojn subtenajn al mi! Antauxdankon :)

Tuesday, December 13, 2005

Vivosxangxo

Jen mi anoncas, ke mi cxipasintan vendredon fumis mian lastan cigaredon! Mi uzas al glupecon nikotinoplenan por helpi min. Do, mi jam sukcesas kvar tagojn!! Multe placxus al mi gustumi cigaredon, tamen mi NE fumos denove! Interalie, mi savos multe da mono, sed cxefe bonas, ke mi estu bona ekzemplo por miaj filoj!

Mi poste aldonas novajxon pri mia sukceso/malsukceso....