Monday, December 08, 2008

Kia Jaro!


Mi ja devas deklari, ke cxi tiu jaro 2008 estas sxajne la plej mizera de mia vivo. Estis suficxe malbone ke mia patrino enhospitaligxis kaj tie finfine mortis dum la printempo, sed plue, mia dekkvinjara rilato kun mia edzino ankaux finfine finigxis post multjara kadukigxado.

La patrino eniris la hospitalon por "rutina" kor-kirurgio. Kelkajn tagojn poste, sxi kolapsis en sia cxambro kaj estis savita nur post tuta horo da KPR. Mirakle, sxi travivis tiom da revivigado. La fino tamen jam komencigxis. Sxiaj renoj suferis neripareblan damagxon, kaj ankaux la intestinoj malsanigxis pro la dumtempa manko da oksigeno. Sxi mortis la 23-an de junio, 2008.

Ankaux mortis cxi jare mia geedzigxo. Linjo kaj mi apartigxis spirite antaux kelkaj jaroj. Cxi laste, ni fakte nur kolerigas unu la alian. Mi translokigis min en apartamenton ne malproksime al la domo. Mi gxojas, ke mi povis trovi logxlokon en Blovanta Roko. Mi estas nur du mejlojn for de la knaboj kaj mi estas preskaux en la malantauxa korto de ilia lernejo! Fakte, mi anitcipas viziton de ili post kiam la lernejotago finigxas.

Monday, February 04, 2008

"Grandega Mardo"

Morgaux estos gravega tago en la politika historio de Usono. Tiam okazos balotadoj en dudek du usonaj sxtatoj por determini la por-prezidentajn nomitojn de niaj du cxefaj partioj. Ekde mia juneco fascinas min politakaj aferoj, aparte tiuj rilatantaj la Prezidenton de la Unuigxintaj Sxtatoj. Exc knabagxe, mi koletkis fotojn de la pasintaj prezidentoj kaj legis biografiajxetojn pri ili. Mia patrino rakontis al mi, ke dum la balotado de 1956 mi rimarkis, ke "I like Ike, Mamaw likes Stevenson." ["Preferas mi "Ike" (kromnomo de Eisenhower), dum Avinjo preferas Stevenson-n."] Tiam mi estis malpli ol tri jaragxa. Ecx tiam, aferoj politikaj interesis min!

Cxi jare, la balotado estas aparte interesa cxar ni preskaux certe faros histori-rompantan decidon. Eblas, ke ni prezidentigos aux la unuan virinon, aux la unuan negrahauxtulon, aux la unuan discxiplo de la mormona religio. Iakaze, komencigxos nova epoko...finigxos la epoko de BUSH!!

Thursday, January 03, 2008

Jen 2008

Bonvenon al la nova jaro 2008! Gxia komenco enkondukas la finon de George Bush, la fi-Prezidento de nia amata respubliko. Jam komencigxas la lasta jaro de ties mis-estrecado!! Dank' al Dio, ke ni postvivos la eksterdube plej malbonan prezidenton en la tuta historio usona.

Inter la nunaj kandidatoj esti la sekva Prezidento, mi ne havas propran favoritan, sed mi tute certas, ke ecx la plej stulta el ili plibone prezidentos ol Bush!

La civitanoj usonaj ege eraris je la balotadoj en 2000 kaj 2004. Dio pardonu nin pro tio! Cxifoje, ni estu pli respondecemaj. Cxifoje, ni taksu nian respondecon altega, kaj ni faru la justan decidon por la bono de la tuta mondo!