Thursday, July 05, 2007

Ek al la basbaloludo!

Gxojige, mi estos libera de l' laboro hodiaux kaj morgaux. Ju pli mi agxas des malpli emas mi labori. Vere sxatas mi miajn kolegojn, kaj la malsanuloj mem estas preskaux senescepte gxojodonaj. Mi tamen tedigxas je la sencxesa marsxado de malsanoj kaj tragedioj. Jam tridek unu jarojn mi estas spir-terapiisto. Versxajne, mi devos plilabori aldonan jardekon antaux ol mi povas emeritigxi. Ho ve! :(

Post kelkaj horoj veturos ni al mia patrourbo, Newton [Nut - 'n]. Tie ni vizitos miajn patrinon kaj fraton, kaj postvespermangxe ni iros al la basbaloparko de la Crawdads [Kra-dadz]. Do, cxi tiu estos aventuroplena tago!

No comments: