Wednesday, June 20, 2007

Novaj informoj

Lastatempe mi raportis pri la malsano de mia patrino. Nun mi povas dauxrigi, ke sxi relative rapide regajnis sian antauxan sanstaton. Kompreneble mi gxojas pri tio, kaj mi aparte ecx gxojegas pro tio ke sxi preskaux mortis cxi pasintan someron! Ni esperas, ke sxi baldaux sentos sin suficxe forta por vojagxi cxi tien por restadi kelkajn tagojn. Sxi cxiam gxuas multe la montaron dum la varmegaj monatoj someraj.

Cxi lastan semajnfinon mi vizitis la amuzoparkon "Tweetsie" kiu estas kvazaux legenda cxi tie. Kun mi estis Veslio, Etano, kaj Adamo kun sia amatino. Ni pasis grandparton de dimancxo tie kaj mi gxuis la viziton tiel multe kiel la infanoj!

Morgaux mi havos vizitanton. Mia longtempa amiko, Garrio, alvenos Blovantan Rokon morgauxan matenon. Li kaj mi amikigxis antaux pli ol tridek jaroj kiam ni kunlaboris je Watauga (Uxataga) Hospitalo. Nun li logxas en Suda Dakoto jam laborante jardekon tie. Unu aux du fojojn cxiujare li revenas al sia denaskaloko kaj vizitas sian familianojn (kaj min). Mi eble donos pliajn detalojn en sekva skribo, tamen nune suficxas.

No comments: