Thursday, July 12, 2007

Cxu devas?

Cxu oni devas oferi sin al sia patrolando? al sia registaro? Kia estas la diferenco inter la "lando" kaj la "registaro?" Eble la lando meritus mian oferon se ni estus batantaj por justaj kialoj, se ni estus atakataj aux invadataj. Tamen, kiam NIA registaro devigas al ni militon pro MALJUSTAJ pseuxdokialoj, estas al mi jam KRIMO je kiu mi ne estu devigata partopreni! Do, la registaro ne rajtas devigi min batali se la kialoj ne estas justaj. Kiu decidu (por mi) cxu justas la kialoj? Neniu alia ol mi mem!! Sole mi rajtas je tiu determino. Kaj felicxe mi lasas al cxiuj aliaj la saman rajton decidi por si mem!

Gxojige, mi estos libera dum la venontaj ses tagoj! Mi esperas, ke mi aldonos iomete pli al cxi tiu blogo. Certe estas mia deziro pligrandigi gxin.

Gxis baldaux!

1 comment:

Nenge said...

Espere vi plu skribos. Mi shatas vian blogon.