Thursday, June 07, 2007

Malsano denova

Meze de cxi pasinta nokto, vekis min telfonovoko de mia frato. Li diris, ke nia patrino (kun kiu li logxas) estas subite nevekebla kaj li jam alvokis helpistojn. Tio estis proks. je la 2-a. Pli malpli du horojn poste li telefonis denove por sciigi ke Panjo estas iom pli sana en la hospitala Krizejo en Hickory. Je la 7-a li informis, ke sxi kusxas en sia propra cxambro kaj dormas. Antaux unu jaro sxi estis gravege malsana kaj devis enhospitaligxi en Winston-Salem. Tiun sperton mi tute ne volas ripeti. Mia patrino havas 74 jarojn kaj sxia sanstato ne plu bonas. Mi scias, ke sxi postnelonge forpasos el cxi tiu vivo. Tiu scio tamen ne karesas mian animon aux malpliigas la kordoloron.



Cxi tiun vesperon ni pasigos je basbaloludo ankaux en Hickory. Morgaux ni denove veturos tien por viziti Panjon en hospitalo.

No comments: