Tuesday, November 06, 2007

Mi ne forgesas...

Mi estas skribema gxuste nun, do estas ideala tempo aldoni al cxi tiu malofte vizitita blogo. Kial mi estas skribema? Mi ne scias, tamen eble temas pri la fakto ke mi liberas de la hospitalo hodiaux, do mi povas distri min per skribado cxi tie. Ne forgesas mi Esperanton! La lingvo estas vera cxiutaga parto de mia vivo. Se mi ne legas gxin je la Reto, mi estas leganta gazetojn aux novajxleterojn esperantajn, aux almenaux babilanta al mi mem!

Morgaux estas la naskigxtago de mia filo, Veslio. Li jam dek du jarigxos! Mi apenaux povas kredi, ke li, mia unuanaskita filo, jam tiom agxas! Estas mirakle kiel LI povas pliagxigxi dum MI mem restas same juna... Li estas ja bona (tamen ne perfekta!) filo kiu, kune kun sia plijuna frato, Ethano, estas (laux mi) la Kialo de mia ekzistado je cxi tio Tero.

Mi preskaux skribis iomete pri la situacio inter mi kaj Linjo, sed mi decidis ne priskribi tion gxuste nun. La afero restas problemeca, sed nenio nova raportendas.

Esperanto estas lingvo uzata en ecx la plej foraj anguloj de la mondo, kaj mi tute ne scias tiujn, kiuj legas cxi tiun blogon. Mi dankas tiujn, kiuj jam lasis komentojn, kaj mi invitas al cxiuj legantoj lasi cxi tie siajn proprajn benojn aux blasfemojn. Miaj intersoj inkluzivas religio kaj politiko (de la nivelo nacia gxis la vilagxa). Mi estas vera liberpensulo, do sentu vin ankaux liberaj lasi viajn proprajn opiniojn ecx heretikajn!

1 comment:

Tonyo said...

Saluton, Miĉjo.
Vi diras ke via blogo estas malofte vizitata, kaj mi suspektas ke vi ne multe propagandas ĝin, kaj do estas malfacile vin trovi :-)

Kelkajn konsiletojn, se tio povas taŭgi por vi, de alia blogisto:

- Enmetu vian blogon en listoj de esperantaj blogoj: e-planedo, startu, ktp.

- Faru mem ligojn en via blogo al aliaj retpaĝoj (vi apenaŭ havas nun)

- Faru komentojn en aliaj blogoj.

- Permesu ke la respondantoj montru sian retpaĝon eĉ se tiu ne apartenas al Blogger.

- Kaj fine, ne skribu en ikso-metodo: tio povas esti konvena por retmesaĝoj, sed tre malkomforta por retpaĝoj.

Sume, ne fidu la hazardon por ricevi vizitojn!

Toño