Monday, March 19, 2007

Trista Datreveno

Jam venas malgajiga tago, jam la kvara datreveno de la invado usona de Irako. Pro cxi tiu kontrauxlegxa milito, dekmiloj da homoj estas mortigitaj kaj nia lando falas en gxeneralajn malamon kaj malestimon. La mondo estu kontentigita: usonanoj faligos la koruptan administracion de Busxo-Cxeni!

4 comments:

Anonymous said...

Unue: la Saddama registraro estis rompinta la traktaton de 1991, kaj 17 aliajn UN rezoluciojn. La Usona kongreso rajtigis la invado per majoritat-voĉdono. La invado ne povis esti plej laŭleĝa.

Laŭ Human Rights Watch, tridek mil homoj mortiĝis jare sub Saddam. Jare!

Antaŭe ol vi kritikas la morto dum kaj post la invado, kiel vi mem faris ĉesigi Saddam? Se vi ne povas respondi, ne kritiku tiujn, kiuj almenaŭ faris ion, tamen neperfekte.

Anonymous said...

1°Israelo malrespektas de jaroj multaj rezoluciojn de UN , kaj ne estis iadita de Usono!

2° Nun mortas kaj estas torturitaj pli da homoj en bucxadoj de la usonaj militistoj, de la nunirakaj militistj, irakaj policistoj, en Abu Ghraib, de la diversaj milicanoj, de la bomb atencoj, ktp ol en la epoko de Saddam Husajn. Cetere dum Hussajn ne estis senlaboreco, la malsanulejoj, elekro, akvo, ktp estis disponeblaj, kio cxio manaks nun krom de la timo kaj morto. ekzemple nun 65% de la infanoj ne plu iras lernejen, pro troa timo ne reveni vivantaj.
kondicxoj igxas tiom malesperigaj kaj teruraj nun, ke multaj irakanoj diras, ke ili vivis pli bone sub Saddam.

Anonymous said...

Jen nigrhumura desegnajxo pri la kvara datreveno.
La paroloj diras (pri la infaneto) "Kompatindulo, li ne konis la diktaturan tempon!"

http://fr.news.yahoo.com/070320/340/5hnm4.html

Jorge said...

Vi povas legi miajn poemojn pri tio en la poemaroj Celakantoj kaj Saturno, ambau de 2004, kaj en la jhus aperinta Eklipsas. Cetere, en via komento che la blogo Esperanta Respubliko mankas via nomo por la Ministrigo; bonvolu aldoni ghin tie (chu Miko Sloper? nura Michjo ne taugas, char tiun nomon jam uzas Miguel Fernandez).