Monday, January 29, 2007

Hazarda Penseto

Unu problemo kun cxi tiu blogo estas la malfacileco enigi posxtojn. Ekde la tempo kiam ideo elsaltas de mia menso gxis kiam mi povas malfermi cxi tiun blogopagxon, mi jam forgesis tion kion mi intencis prikomentarii.

Mi lastatempe trovis retpagxojn kiuj ofertas Esperant-lingvajn muzikajxojn. Mi surprizigxas, ke mi fakte sxatas multe de la kantoj kiujn mi estas auxdinta. Aparte allogaj estas la kanzonoj de Kajto kaj Merlino... Pere de l' muziko, mi jam trovas novan metodon vivadi la Vivon Esperantistan. Dank` al Dio pro la nova beno!!

1 comment:

Anonymous said...

Jes, la muziko de Kajto estas mirinde bona, kaj kelkaj kantoj estas fakte poemoj, do havas altnivelan tekston. Ankaux Persone estas bona, kvankam tute alispeca, kompreneble. Ties tekstoj estas pli simplaj, sed ili estas en bona Esperanto, sen strangajxoj.

felejo.blogspot.com