Monday, October 02, 2006

Antaux tridek jaroj...

...mi diplomigxis je ASxU-o [Apalacxia Sxtat-Universitato] kio estas regiona kolegio situanta en l'urbo Boone. Hodiaux mi denove piede vagis la kampuson de ASxU-o dum mia bopatro, S-ro Craig [krejg], vizitis oreliston tie. Mi miris je la sxangxoj kiuj okazis dum la jaroj. Bonsxance, la bopatro vizitis unu el la malnovaj konstruajxoj, do mi bone sciis de kie mi komencus mian vagadon.

Pli malpli, la konstruajxoj mem restas sensxangxe, tamen cxiuspace inter ili estas novaj! La tuta kampuso estas plena je konstruajxoj. Alimane, la studentaro ekimpresis min izolitaj kaj ne-ekscitemaj. Auxdeblas preskaux neniaj homaj vocxoj. Multe da homoj celoplene promenadas preterpasante, tamen neniu babilas. Anstatauxe, oni aux auxskultas iPodojn aux okupigxas je celfonoj. Tute mankas komunikado inter la preterpasantoj.

Dum mia tempo, oni vidis grupojn da studentoj kiuj marsxis kune kaj babiladis sxerceme laux la trotuaro. Jen la cxefa diferenco inter la modernaj studentoj kaj tiuj de mia tago antaux tridek jaroj....tiam ni auxskultis niajn najbarojn...nuntempe oni auxskultas nur tion kion li mem elektas, do oni nune auxdas nur sian propran vidpukton, sian propran mondperspektivon kaj farigxas pli kaj pli izolita!

Mi gxojas, ke mi diplomigxis antaux tridek jaroj!

1 comment:

Anonymous said...

Io estas en tio cxi teksto. Tridek jaroj antauxe, en mia urbo, oni auxskulitis cxe la domoj la vocxojn de geknaboj, ludantaj, kriantaj kaj kurantaj. Jen estis , exc tro granda "jxazz-o". Nun, estas silente. Jen tiel estas cxe ni, en Pollando. KOpmutiloj, televido. Cxiu sidas en sia cxambro kaj...KAj vivas en Matrix.