Tuesday, December 27, 2005

Malgajiga novajxo

Antaux kelkaj minutoj telefonis min mia patrino. Mi cxiam gxojas auxdi la vocxon de mia patrino, tamen de temp' al tempo, sxi telefonas portanta malgxojon. Hodiaux estis tia malgxojigo kiam sxi sciigis min ke hierauxe mortis S-rino Toni Turner, nia najbaro dum mia juneco, kaj ankaux mia baptopatrino. S-rino Turner agxis 88-jarojn kaj estis fonda membro de nia eta pregx-komunumo de Epifanio. Sxia delonge mortinta edzo, Bev, estis mia baptopatro, kaj cxefas inter miaj plejestimataj konatuloj.

Funebraj ceremonioj okazigxos dimancxon posttagmezon. Mi sentas min devigita partopreni, sed samtempe estos al mi honoro cxeesti la funebrajxon.

No comments: