Friday, October 28, 2005

Denove Hejme

Jam mi sukcesis hejmeniri de Nova Jorko post la sacerdotigxo de mia kara amikino, Linda Wilson. La vojagxo mem estis iom strecxiga, tamen entute mi devas diri, ke gxi multe placxis al mi! Estis nepriskibeble bone denove renkonti al Linda kaj HL...post 23-jara apartigo! Ni kune babiladis kvazaux seninterrompe.

La sacerdotiga ceremonio estis aparte bela. Kutime je la malgranda pregxejo de Linda kolektigxas nur manpleno da adorantoj, sed okaze de la sacerdotigo amasigxis pli ol cent homoj! Prezidis la episkopo David Bena (bona e-nomo por episkopo) kaj partoprenis multe da aliaj sacerdotoj. Sxajnis, ke duono de la malgranda vilagxo de Delhi kunfestis la okazon!

Pli ol la religiaj aferoj, placxis al mi konatigxi la regionon kaj renkonti la geamikojn de L. kaj HL. Ili cxiuj estis senesepte afablaj kaj bonvenigaj. La vilagxo Delhi estas belega, kaj se miaj familianoj ne estus jam enradikigxintaj en Norda Karolino, eblas ke mi translokigxus al tiu novjorka regiono! Tiom gxi belas!!

Gxis baldaux (mi promesas)!!!

1 comment:

Anonymous said...

Iu legas vian blogon...

Dankon pro via blogo en Esperanto.