Thursday, September 08, 2005

Jam tro longe...

Jam tro longe mi neglektis cxi tiun eblecon utiligi mian karan lingvon. Multo okazis ekde mia lasta skribado.

Estas jam septembro, sed dum la auxgusta varmeco ni libertempis en Pigeon Forge (Kolomba Forgxejo) en la apud sxtato Tenesio. Tie ni gxuis tutan semajnon da senstrecxeco kune kun niaj amikoj Chris kaj Beth Oates kaj kun ties filino, Allison. Poste dum la semajno, kaj miaj patrino kaj sxia amikino, Nancy, renkontigxis kun ni kaj restis cxe ni la lastajn du noktojn.

Je la mateno kiam ni foriris por nia libertempo, ni venigis du el niaj dombestoj al la bestokuracisto por ke ili estu "endormigitaj." Tiuj estis nia kara hundo, Sadie, kaj niaj fidela kato, Charlie. Ili ambaux estis maljunaj kaj estis longtempe suferantaj pro diversaj kauxzoj. Do, la ferio komencigxis kun sento de tristo.

Du tagojn post nia foriro mi eksciis de Adamo kaj Sterlingo (kiuj restis hejme) ke, mia propra hundo, Bart, ne etis trovebla. Mi jam sciis, ke Bart estis maljuna kaj malbonsana. Do, ne surprizigxis mi kiam mi konstatis ke li foriris por morti. Bart-on mi havis proks. 13 jarojn, do mi estas kompreneble malgaja, sed li fakte havis bonan hundovivon, kaj mi tute respektas lian decidon malaperi lastmomente por havi al si kvietan trapason al la hunda paradiso.

No comments: