Monday, June 06, 2005

Somera Ferio

Jam la unua tago de la "somera ferio" por niaj infanoj. Gxojiga afero por ili, tamen al mi temas pri la fino de "libertagoj." Gxis la 11-a de auxgusto mi fakte ne havos solecon kaj kvietecon :( Ofte mi diras, ke mi estas la sola persono kiu malamas la lernejon ecx pli ol la infanoj. Tamen nun, mi deziras, ke la lernejo malfermu gxiajn pordojn dum la tuta jaro!

Mi ne devas labori cxi tiun semajnon, do mi esperas, ke mi povas esplori la eblecojn kiujn mi havas cxi tie cxe Blogger. Eble cxi tiu proceso fascinos min kaj mi farigxos avida blogisto kiu estas legata en la ecx plej foraj anguloj de la mondo.......aux eble porkoj flugos el miajn orelojn!

Multe da usonanoj jam planas vojagxi dum la somera ferio. Ni ne estas inter ili. Mia edzino multe laboras je sia profesio (mi estas multe mallaborema), do kiam sxi povas esti for de la oficejo, sxi okupigxas pri edukaj aferoj, cxu kiel studanto cxu kiel instruisto. Tio ne lasas al ni multe da tempo por ferii kiel familio.

Sekvos ion pri tiu familio.... Gxis la!

No comments: