Tuesday, November 06, 2007

Kiun Religion?

Antaux kelkaj tago rigardis televidion Veslio kaj mi. Ekaperis tie evangelia kxoruso vestita per koloroplenaj roboj. Ili kantis kaj ritme braksvingis, kaj Veslio vidinte tion demandis al mi, "Kio estas ilia problemo?" Mi respondis, ke "Ili havas Religion." Li iomete rerigardis al la telvidaparato kaj poste demandis, "Kiu religio estas nia?" Tiu demando frapis min je la kapoflanko cxar mi ne havis jam preparitan respondon por li. Mi nur balbultis ion pri gxenerala kredo pri Dio. Mi demandis al Veslio, "Cxu vi kredas, ke ekzistas Dio?" Li respondis jese. Mi diris, ke mi same kredas je Dio, sed post tiu baza fakto, mi ne povas (aux emas) aldoni multon pli. Jen mia baza teologio: Cxu vi kredas je Dio? Jes! Cxu vi povas ekspliki pri tio? Ne!

2 comments:

Anonymous said...

Amikan saluton el Kroatio. Ankau mi interesighas krom pri Esperanto ankau pri hilelismo-homaranismo de L. L. Zamenhof. Eble ni povus intershanghi opiniojn pri tiu afero. Chu?

Anonymous said...

Mi pensas ke ekzistas multaj ajxoj kiujn la scienco no konas ankoraux. Tamen, entikve, cxiu homo ne sciis pri kio estis la akvo, tamen, ili gxin trinkis. Tiel estas ajna kredanto: Kredas aux [pri]konas la Dion, sed tiu kredanto no priscias multon, sed suficxe.

Eblege, oni ne bezonas religion por komuniki je la Dio.

La Dio ne estas la suno, do Dio ne eksplikas la sunon.

Dio ne estas la steloj, do Dio ne eksplikas la steloj.

Dio no eksplikas cxar, por ekspliki, ni havas penson.

Dio ne donas eksplikajxon, sed kialon por vivi, ami kaj plu.