Wednesday, September 20, 2006

Cxu Nova Naskigxo?

Cxu necesas aldoni, ke mi estas la plej malbona blogisto en la tuta Esperantujo? Kompreneble, ne!! Kiom ofte mi antauxe promesis aldoni plu al cxi tiu blogo? Kiom ofte mi promesis denove renovigi mian "taglibron"?? Mi jam cxi tie pretas konfesi, ke mi estas ja malbonega raportisto!

Dum la someraj monatoj okazis multe cxe ni! Linjo, mia edzino de pli ol dekduo da jaroj, perdis sian laboron (kaj same perdigxis sia salajro). Ni estis neniel ricxaj antauxe, tamen post la perdo de sxia enspezado ni estas ja malricxaj! Enspezoj mankas....sxuldoj abundadas!

Malgraux tio, mi povas kun gxojo anonci, ke Linjo jam antaux unu monato ekfermis novan oficejon en Boone [Bun]. La alveninta nombro da klientoj estas esperodona! Mi fidas, ke Linjo baldaux enspezos multe da dolaroj.....ecx tiom ke mi povos tuj emeritigxi! Ju pli frue, des pli bone!


Dum cxi pasinta semajnfino telefonis min mia novjorka amikino, Linda. Sxi min sxokis per informigo ke sxi kaj H.L. planas translokigxi de Delhio al Portlando, Mejno! Mi ja sxokigxis kiam mi ekauxdis cxi tion! Dum mia pasintjara vizito al Delhio mi tuje ekenamigxis al tiu regiono. Mi bedauxras, ke miaj malnovaj konatoj ne plu intencas logxi en tiu belega angulo de la Mondo.